Carcass (muzikgrupo)

Carcass
Persona informo
TTT
Retejo http://www.earache.com/bands/carcass/carcass.html
vdr

Carcass (angle por besta kadavro) estas brita grindcore / melodia mortmetala grupo kiu estis fondita en Liverpool, Anglio en 1985.Komence ili estis nomitaj Disattack kaj ludis Hardcore punko, sed ŝanĝis kaj nomon kaj stilon post mallonga periodo.

La grupo estis formita fare de gitaristo Bill Steer de la grupo Napalm Death, kune kun drumisto Ken Owen. En la unua demonstraĵo de la grupo, baratano nomita Sanjiv prezentis la kanton. En 1987, aliĝis Jeffrey Walker, kantisto kaj kontrabasisto, antaŭe ano de la grupo Electro Hippies [1][2][3].

Carcass estas konsiderita pioniro en la deathgrind ĝenro kaj la inventinto de la goregrind stilo [4]; La grupo ankaŭ estas konsiderita pioniro de la melodia mortmetalstilo, kiam en la fruaj 90'oj ili ŝanĝis sian ĝenron de deathgrind/goregrind al pli melodia stilo de mortmetalo [5].

La kantoteksto de la bando ofte parolas pri bestrajtaj aferoj. Walker kaj Steer estas ambaŭ vegetaranoj [6][7].

  1. "Carcass' Jeff Walker", 27 August 2008.
  2. "Bill Steer of Carcass chats with The Age of Metal", 28 August 2013.
  3. "Q&A: Carcass On Surgical Steel, The Pitfalls Of Legacy, And First Aid Kits", 17 September 2013.
  4. Carcass. AllMusic. Alirita 13 January 2023.
  5. Carcass - Encyclopaedia Metallum: The Metal Archives www.metal-archives.com, la 5an de marto 2023
  6. 10 Vegan/Vegetarian Metal Bands That Skip The Turkey on Thanksgiving - Page 3 of 3 - Metal Injection (26 November 2014). Alirita 18 January 2018.
  7. . Interview: Jeff Walker of Carcass (September 17, 2013). Arkivita el la originalo je May 2, 2016. Alirita January 18, 2018.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search